Uzantaj iloj

Retejaj iloj


kia_envio

Kia envio!

Esperanta tekstoHéctor Jiménez
Esperanta plenumoHéctor Jiménez
Tipotraduko

Teksto

Kia envio!
mi envias ĉiujn valojn,
blokstratojn kaj vilaĝojn
la riverojn kaj la arbarojn,
kiujn vi trairis sen mi.

Kia envio!
Mi envias viajn propraĵojn,
vian domon, viajn rozojn,
viajn belajn mirindaĵojn,
ĉar ĉiam ili apudas vin.

Kaj vidu kiom mi amas vin
ke kiam mi esprimas vian nomon
eĉ mian voĉon
envias mi.

Kia envio!
Mi envias la poŝtukon,
kiu sekigis iam viajn larmojn
tiel amas mi viajn ĉarmojn
ĉar mia kara vi estas mia trezor'.
Kia envio!, kia envio!
ĉar mia kara vi estas mia trezor’.

kia_envio.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)