Uzantaj iloj

Retejaj iloj


post_la_scenejo

Post La Scenejo

TekstoSylla CHAVES
MuzikoMarian NESSE
PlenumasKajto

Teksto

De la kulisoj en la mortsilento
nur eĥas la ridado de l' aŭdantar'
kaj en angul' vidiĝas la turmento
kaj larmoj de aktor' pro viv-amar',

pro la senreciproko de la korsento
pro klaĉoj, pro perfid'… sed haltas, ĉar
forviŝas larmojn, kaj post nur momento
ridete supreniras… Majstra far'!

Jen sperta la ludisto: mia koro.
Post la scenej', ĝin premas la doloro,
ĝi ĝemas, sed tuj poste, laŭ kutimo,

sufokas ploron, kaj dum tremo ĉesas,
forlasas la kulisojn de l' animo,
vestita per rideto, kaj sukcesas.

post_la_scenejo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)