Uzantaj iloj

Retejaj iloj


skoltkanto

Skoltkanto

MuzikoN. Bagge
Esperanta tekstoJ. Stefancic
Tiponova teksto

Teksto

Sub la verda stelstandardo,
unulingva la komand',
la kuraĝa avangardo
venkas tuj en ĉiu land'.
/: Preta en tutmond'
estu frata rond'.:/

Kolektiĝas juna gento
ĉirkaŭ unu melodi',
sama penso, sama sento,
unu sola famili'.
/: Preta en tutmond'
estu frata rond'. :/

Tendarfajro onde flamu,
al alarmo, skoltdomar',
tra mallumo ni proklamu
la unuiĝon de l’ homar'.
/: Preta en tutmond'
estu frata rond'. :/

skoltkanto.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)