Muziko | melodio de: Som en rejselysten Flaade |
---|---|
Esperanta teksto | H. E. Jensen |
Tipo | nova teksto |
En la mondo de l’ frenezo,
en la tempo de l’ teror’,
sub perforta, prema pezo,
en konstanta la angor'
vivas, mortas la homar',
regas ĉie la barbar',
ĉesis la progreso!
En la mondo de l’ profit'
floras nur la deficit'
kaj la malsukceso!
En la cindro de l’ kulturo
tamen vivas la fajrer';
ankaŭ post karcera muro
vivas, kreskas la esper'.
Sentoj vivas en la kor',
pensoj kreskas dum esplor';
kreskas la sopiroj
al la justo kaj liber';
por ĉielo sur la ter'
penas pioniroj.
Kuraĝiĝu, esperantoj,
spite al la pulva fum'!
Laŭte sonu viaj kantoj
en kreskanta, nova lum'!
Al la mondo vojon vi
montru al la harmoni'
sub la verda stelo,
Reciproka simpati',
servo, amo, energi'
regas en ĉielo!