Uzantaj iloj

Retejaj iloj


cxiuj_floroj_estas_for

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Ĉiuj floroj estas for

MuzikoPete SEEGER
Origina TekstoPete SEEGER, Joe HICKERSON
E-teksto:Pilger

Origina titolo: Where Have All The Flowers Gone?

Teksto

Ĉiuj floroj estas for - kie ili estas nun?
Ĉiuj floroj estas for - jam de longa temp' .
Ĉiuj floroj estas for - knabin' ilin premis al la kor' .
Ĉu nun komprenas vi? (2-foje)

Ĉiuj knabinoj estas for … kie ili estas nun?
Edziniĝis post ador' …

Ĉiuj edzoj estas for …
Soldatiĝis kun dolor' …

Ĉiuj soldatoj estas for …
En la tomboj de l' memor'…

Ĉiuj tomboj estas for …
Kovras ilin flor-trezor' …

Versio 2

E-tekstoWilliam AULD
MuzikoPete SEEGER

Kien floroj iris do? - Jam tempo pasas.
Kien floroj iris do? - Jam tempo for.
Kien floroj iris do? - Junulinoj prenis tro;
Ĉu nepre tiel plu? Ĉu nepre tiel plu?

Kien junulinoj do? - La junuloj prenis tro.
Kien la junuloj do? - Ili soldatiĝis tro.
Kien la soldatoj do? La tombejoj prenis tro.

Kien la tombejoj do? - Iĝis floroj ili tro.

E-teksto William AULD
Muziko Pete SEEGER


-ls-

cxiuj_floroj_estas_for.1604541146.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 08:34 (ekstera redakto)