Uzantaj iloj

Retejaj iloj


destin

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Destin

Teksto kaj muziko de Vladimir Soroka

Teksto

La destin'…
Kompatu, dioj, prenu ĝin!
Homa sin'
Enhavas sentojn nure kvin.

Ne, ĝis la fin'
Ĉiu rutin' fremdas min.

Dum nigra splen',
Aŭ ŝtorma vent' - male,
Amikoj cent'
Ne lasos min vani.

Firma uni'
De proksimaj al ni.
Ne timas mi,
Min timigas neni'.

Vide al Ter' alpremos mi koron -
Mia amik', ĉu pulsas ĝi fore?

Dorna voj' -
De l'trompoj kaj mensogoj ĉen'.
Kaj malĝoj'…
Sed mi ja tion volis mem.

Por frata rond' -
Mia kant', mia fort'.
Kaj en la kant' -
Mia logo kaj sort'.

Ho, mia ĝoj' kaj la malĝoj' kanta.
Dum vivovoj' mem venkos mi vanton.

destin.1172595381.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 08:34 (ekstera redakto)