Muziko | H. Jabłonski |
---|---|
Teksto | J. Kasprowy |
MIDI | ehxo.mid |
Printempa bird' el malproksima lando al la nest' revenas
Kaj al la salikar' revenas milda vent',
Nur sole vi, forvojaĝinte ien, plu jam ne revenis,
Frapetas nur fermitan pordon la silent'.
Refreno:
Nur la eĥo, eĥo nur respondas per la kanto,
Nur la eĥo, eĥo nur aŭskulti volas min,
Nur la eĥo konas malfeliĉon de l'amanto,
Nur la eĥo, eĥo nur aŭskulti volas min.