Uzantaj iloj

Retejaj iloj


ekflugu_pens

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Ekflugu pens'

  • Originala titolo: Va pensiero.

Fama kanto el la opero Nabucco, ankaŭ konata kiel ĥoro de la hebreaj sklavoj.

Teksto

Sur flugiloj el oro ekflugu (1) pens'
disterniĝu (2) super montoj, valoj
kie milda kaj friska ekblovas
la zefiro dolĉa de l' patroland'.

Tie sen ĉes' murmuras riveroj
kaj sen halt' kvazaŭ flustras mildan kanton
Tie ĉiam feliĉaj ni estis
ho karega, fatala la rememor'.

Diru vi, ora harpo de la sorto
kial muta vi pendas sur arbo?
Rememorojn vi veku en la koroj
kaj parolu pri la pasintec'.

Malfeliĉo disŝiras la korojn
el la brust' fontas ĉiam lamentoj.
Kaj apenaŭ briletas l' espero
ke post nokto venas nova, hela tag'.

ke post nokt' venas nova hela tag' (x2)

Post la nokt' venas tag'!

Rimarkoj

  1. En la teksto, mi signis la melismojn por plifaciligi la alĝustigon de teksto al muziko, manke de muzikfolioj. Du-notaj melismaj silaboj estas signataj per substreko “ekflugu”; plur-notaj melismaj silaboj krome estas grasigitaj: “ekblovas”.
  2. Mi adaptis iomete la trovitan tekston (vd. “Eksterajn ligilojn”), por pli rigore agordi muzikajn kaj tekstajn akcentojn.

Eksteraj ligoj

ekflugu_pens.1250598672.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 08:34 (ekstera redakto)