Uzantaj iloj

Retejaj iloj


en_verda_val

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----



En verda val'

E-tekstoP.Ŝtabaljuk

Ukraina popola kanto.

Teksto

En verda, verda val'
Atendas min ĉeval'.
Silente staras mi,
Silente staras mi,
Ravita de l'knabin'.

Ne tiom de l'knabin',
Kiom de la vizaĝ'
Hoj, venu do, knabin',
Hoj, donu, belulin',
Maneton al kozak'.

Alvenis la knabin',
La manon prenis li.
Prefere mia kor',
Prefere mia kor',
Ne sciu pri amor'.

Pri amo, pri amor'
Nure dum nokta hor',-
Kun lumo de aŭror',
Kun lumo de aŭror'
Amoro pasos for.

en_verda_val.1183626219.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 08:34 (ekstera redakto)