Uzantaj iloj

Retejaj iloj


esperantista_paro

Esperantista paro

MuzikoLaŭ germana melodio: Mädele vuck ruck…
Esperanta tekstoFr. SWAGERS

Teksto

/: Kor' mia, tuj, tuj, tuj, o venu ĉe l' amanton,
aŭskultu gaje mian aman kanton. :/
Vi el la ĉiel'
flugis for, anĝel',
por min revivigi,
kaj min feliĉigi.
Kor' mia, tuj, tuj, tuj, o venu ĉe l' amanton,
aŭskultu gaje mian aman kanton.

/: Kor' mia, vi, vi, vi, per forto de l' okulo,
por ĉiam igis min malliberulo. :/
Vi ja gardas min,
en la kor', knabin',
tie dolĉe estas,
mi volonte restas.
Kor' mia, vi, vi, vi, per forto de l' okulo,
por ĉiam igis min malliberulo.

/: Kor' mia, vi kaj mi, je la proksima jaro
por ĉiam iĝos geedziĝa paro. :/
Tiam per labor'
povos, mia kor',
ni aĉeti panon,
eble dolĉinfanon.
Kor' mia, vi kaj mi, je la proksima jaro
por ĉiam iĝos geedziĝa paro.

esperantista_paro.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)