Uzantaj iloj

Retejaj iloj


fluto_kaj_tamburo

Fluto kaj tamburo

KantasAkordo
Esperanta tekstoRoel HAVEMAN
Tipotraduko

Teksto

Vilĉjo ludu per tambur'
Kaj ekflutu nun Artur'.
Dum muzikas la team':
Tirelireli,
Bum bum bum bam bam;
Dum muzikas la team',
Julon festu laŭ program'.

Venis tempo por ador',
Sonu gloroj por Sinjor'.
Dum muzikas la team':
Tirelireli,
Bum bum bum bam bam;
Dum muzikas la team',
Kantu ni laŭ sama gam'.

Hom' kaj Di' akordas pli
Ol ĉi bela melodi'.
Dum muzikas la team':
Tirelireli,
Bum bum bum bam bam;
Dum muzikas la team',
Dancu ni pro Dia am'.

Eksteraj ligoj

fluto_kaj_tamburo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 08:34 (ekstera redakto)