Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Muziko | Roberto PIGRO |
---|---|
Esperanta teksto | Roberto PIGRO |
Esperanta plenumo | Cristina CASELLA |
Tipo | nova teksto |
Originala plenumo | Cristina CASELLA |
Originala teksto | Roberto PIGRO |
Himno de KEU (Kipra Esperanto-Unio), libere utiligebla de kiu ajn.
En urbo de Pollando
junulo havis revon:
per simpla lingvo komuna
unuigi l' planedon.
Ĉar jam en tiu epoko
estis ĥaos', babelo;
milito, morto regadis
sen ia interkompreno…
Kuracisto en la viv',
li ja eldediĉis sin
al la sano de homar' malama.
Libereco, esper',
paco, amo, egalec',
lia recepto por mondo pli sana.
Kiam naskiĝis tiu pontolingvo
li pripensis enkore la jenon:
Esperanto, tiu estu via nomo,
flugu, mi petas, tui kunigu la mondon.
Plej malproksimen, plej alten vi iru,
Min ne plu atendu, min ne prizorgu…
Unuopa voĉ' kio estas
krom ondo sur la maro
kiu ĝin karesas sed jam ne plu estas…
Ideoj tamen restas,
estigas oceanon,
en kiu pereas eĉ plej forta uragano…
De jarcent' al jarcent'
kaj en ĉiu kontinent'
homoj kredis per ĝi je la paco…
Je ĝi kredu vi mem
se vi sentas, ke tiu
esperlingvo estas iu dia donaco…
El la revo de unu viro
jen aperis nia espero plej granda.
Esperanton bezonas la mondo
por repaciĝi, por iu nova paĝo,
por forigi la vorton “malamo”
el la vortaro de ajna homo de la tero…