Uzantaj iloj

Retejaj iloj


gotsxajna

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Gotŝajna

Teksto?
Muziko?
E-teksto?
KantasAzauxak

Kantoteksto karaokea prezica.

Teksto

Forgeso ŝvebas super la ŝtonoj,
Aere aŭskulteblas foraj sonoj,
En koridoro eĥas preĝkanto,
Tra lumradioj flugas la sonĝanto,

O~o~ o~o~ o~o~ o~o~~~~
O~o~ o~o~ o~o~ o~o~ o~o~~~~

Laŭ senlima parabol'
Mia menso flugas for,
La revanto estas sol',
Kvazaŭ en ador'
Se li ne volas danci plu,
Movi en la sona flu',
Ekforiras la vivem'
Kaj de la mort' prem,
Malnova domo vekas memoron,
La infanaĝo ekrevenas truda,
Mi iras plu kaj atingas koron,
Kaj mi ekploras antaŭ muro nuda,

O~o~ o~o~ o~o~ o~o~~~~
O~o~ o~o~ o~o~ o~o~ o~o~~~~

Laŭ senlima parabol'
Mia menso flugas for,
La revanto estas sol',
Kvazaŭ en ador'
Se li ne volas danci plu,
Movi en la sona flu',
Ekforiras la vivem'
Kaj de la mort' prem,

O~o~ o~o~ o~o~ o~o~~~~
O~o~ o~o~ o~o~ o~o~ o~o~~~~

Eksteraj ligoj

gotsxajna.1242883004.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)