Uzantaj iloj

Retejaj iloj


granda_urbo

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Granda Urbo

MuzikoĴomart Amzeev
Esperanta tekstoĴomart Amzeev
Esperanta plenumoĴomart Amzeev

Teksto

Em C
Granda urbo, longaj stratoj,
Am H7 Em
Ĉio trankviliĝas.
E7 Am
En brueto delikata,
D7 G
En brueto delikata,
C H7 Em
Nokto jam naskiĝis.

En fenestro ĉiu vivas
Varma, mola lumo
Jam delonge mi ne timas,
Jam delonge mi ne timas,
C H7 E
De krepusk' brakumon.

Refreno:

E Am D7
Jam delonge mi atendas
G C
Ion de vesperoj,
Am F
Sed mallumo ne defendas
H7
De atendsuferoj.
Am F
Sed mallumo ne defendas
E
De atendsuferoj.

Noktan ŝaltos mi lampeton,
Libron foliumos,
Kaj aŭskultos sonkasedon,
Kaj aŭskultos sonkasedon,
Rigardante lumon.

Vane serĉas mi respondon
Por demando unu:
Ĉu feliĉon mi renkontos,
Ĉu feliĉon mi renkontos,
trovos min fortuno?

Refreno

Jam vekiĝas urbo granda
Min mateno juĝos.
Kaj forpelos noktan landon,
Kaj forpelos noktan landon,
Gorizonto ruĝa.

=

granda_urbo.1699876577.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 08:34 (ekstera redakto)