Uzantaj iloj

Retejaj iloj


hejmlanda_kanto

Hejmlanda kanto

Melodioĉe: Anton Wilhelm Florentin von Zuccalmaglio, 1840
Germana titoloAbendlied
~ tekstoKein schöner Land in dieser Zeit
~ aŭtoroĉe: Anton Wilhelm Florentin von Zuccalmaglio, 1840
E-tradukintoOtto Bonte

Teksto

Ho, mia kara hejma ter'!
Plej bela sur la tuta sfer',

kie ni kunvenas,
kie ni promenas
dum la vesper’. (2-foje)

En tiu valo ofte ni
Renkontu nin en harmoni’,

ree ĝojante,
ree kantante,
se donos di'. (2-foje)

Ĉi tie ofte sidis ni
kun gaja rondkant-melodi’,

de l’ amikaro,
tra la kverkaro
eksonis ĝi. (2-foje)

Adiaŭ karaj fratoj nun,
admonas leviĝinta lun';

Sed post malhelo
sur la ĉielo
ekbrilos sun’. (2-foje)
hejmlanda_kanto.txt · Lastaj ŝanĝoj: 04.02.2024 16:28 de albrecht