Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Originala titolo | Those were the days… |
---|---|
Originala plenumo | Mary Hopkin |
Muziko | Popkanto |
Tradukis | Antono SAMAK |
MIDI |
Iam en tavern’ ni kunvenadis
Por amuzi nin dum bierum’
Kaj dum la horoj pasis, ni ridadis
Kaj planerojn ni faris al l’ futur’…
…En tagoj en kiuj
Senfine ni ĉiuj
Dancis kaj kantis fide al la voj’
Ni luktos por ĉiam
Malgajnos neniam
Kun juna kor’ ni fidis al la voj’
La la la…
Kun juna kor’ ni fidis al la voj’…
Jaroj flugis, zorge ni laboris,
La planoj flankeniĝis en la kor’
Se ŝance ni taverne renkontiĝus
Ni kunridus: kiom, ho, da memor’…
Nokte mi aliris al l’ taverno
Loko ja malsamas sen amik’
Glase mi videblas, jen reflekto:
Kvazaŭ-bild’, nun volus montri min…
Tra la pord’ mi vidas: jen vizaĝo,
Kun rido vokas min olda amik’
Kara, ni oldiĝis sen prudento
Ja vivas plu la sonĝoj de l’ pasi’…