Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Originala titolo | Those were the days… |
---|---|
Originala plenumo | Mary Hopkin |
Muziko | Popkanto |
Tradukis | Antono SAMAK |
Iam en tavern’ ni kunvenadis
por amuzi nin dum bierum’.
Kaj dum la horoj pasis, ni ridadis
kaj prirevadis farojn al futur’.
Ho, bela fora temp’,
kun tagoj en event’,
ni kantis, dancis ĉiam, ĝis maten’,
ni vivis laŭ la vol’,
lukte sen fali for;
Sur nia voj’ ni iris, kun esper’.
La-la-la…
Junaĝa temp’, ho, bela, fora temp'.
Jaroj flugis, zorge ni laboris,
la planoj flankeniĝis sen afer’.
Se je ŝanc’ taverne ni vidiĝus,
kunride ni, ho, dirus pri l’ pase’.
Nokte mi ekstaris ĉe l’ taverno,
loko ja malsamas sen amik’.
Glase mi videblas, jen reflekto:
Sol-virinon montras, vere min.
Tra la pord’ mi vidas: jen vizaĝo,
kun rido vokas min olda amik’.
Kara, ni oldiĝis sen prudento,
ja vivas plu la revoj en la sin’.