E-teksto | Vytautas ŜILAS |
---|---|
Disko | Oraj Kantoj-3 |
Litova popolkanto.
'1 /Ho, rajdis, /rajdis /longe /mi, ; /Ho, rajdis, /rajdis /longe /mi. ;
/Al bien' ve/ninte, /al bien' ve/ninte, /al bien' ve/ninte /haltis /mi.
'2 Ligis mi ĉevalon al baril', ligis mi ĉevalon al baril'
Ĉe verdanta ruta, ĉe verdanta ruta, ĉe verdanta ruta ĝardenet'.
'3 Skuis sian kapon la ĉeval', skuis sian kapon la ĉeval'.
Ve, kaj aĉe tretis, ve, kaj aĉe tretis, ve, kaj aĉe tretis verdajn rutojn ĝi.
'4 Ploras elirinta knabinet', ploras elirinta knabinet'
Pro la verdaj rutoj, pro la verdaj rutoj, pro la verdaj rutoj kiujn tretis ĝi.
'5 Ĉit! Ne ploru triste, knabinet'; Ĉit! Ne ploru triste, knabinet':
Ĉevaleton mian, ĉevaleton mian, ĉevaleton mian donos mi al vi.
'6 Ne bezonas la ĉevalon mi, ne bezonas la ĉevalon mi,
Tute ne bezonas, tute ne bezonas, tute ne bezonas la ĉevalon mi.
'7 Ĉit! Knabin', ne ploru pro ĉagren'; Ĉit! Knabin', ne ploru pro ĉagren',
Mi al vi donacos, mi al vi donacos, mi al vi donacos ringon el la or'!
(#: /La LaTi /do Ti /La Si?Mi /La a; /mi mifa /mi re
/do re /mi i; (/mimi mifa /mi re; /mire doTi /La Mi; /LaLa
Lado /mi re /do Ti /La a;)×2 )×6
Dm A7 Dm C F C F
Ho, rajdis, rajdis longe mi, Ho, rajdis, rajdis longe mi.
Dm Gm A7 Dm Gm A7 Dm
Al bien' veninte, al bien' veninte, al bien' veninte haltis mi.