Uzantaj iloj

Retejaj iloj


infanet_orfigxis

Infanet' orfiĝis

Muzikoĉeĥa popolkanto
E-tekstoJan Filip kaj Karel Filip
Origina titoloOsiřelo dítě
MIDIinfanet_orfigxis.mid

Teksto

/: Infanet' orfiĝis, :/
/: kiam jaron vivis. :/

/: Ĉar ĝi plikreskadis, :/
/: je patrin' demandis. :/

/: Ĝi la patron petis: :/
/: “Kien vi ŝin metis?” :/

/: “Dormas panjo via :/
/: en ĉambreto sia. :/

/: En tombej' ŝi kuŝas, :/
/: pordon tombo tuŝas.”:/

/: Patro tion diris, :/
/: tuj infan' foriris. :/

/: En tombej' fosetis, :/
/: fingron ĝi vundetis. :/

/: Kaj ĝi finfosetis, :/
/: ekplorinte petis :/

/: “Ah, kompatu, panjo, :/
/: al mi, al infano! :/

/: Venku, panjo, morton, :/
/: diru unu vorton!” :/

/: “Neeblas parolo :/
/: pro peza argilo; :/

/: kaj sur mia koro :/
/: estas flama ŝtono. :/

/: Infanet', foriru :/
/: je dua panj' ridu!” :/

/: “Ŝia am' ne tia :/
/: estas kiel via! :/

/: Ŝi la panon donas, :/
/: ĝin trifoje turnas. :/

/: Sed vi, panjo kara, :/
/: estis malavara. :/

/: Kiam ŝi min kombas, :/
/: sangon planko sorbas. :/

/: Vi la harojn tenis :/
/: kaj min ĉirkaŭprenis. :/

/: Kiam ŝi min lavas. :/
/: mi frapvundojn havas. :/

/: Kiam vi min lavis, :/
/: vi per kis' min ravis. :/

/: Ŝi ĉemizon prenas :/
/: kaj min ŝi malbenas. :/

/: Vi ĝin, aĥ, lavante :/
/: min ĝojigis kante.” :/

/: “Iru for, infano, :/
morgaŭ en mateno
estos mia veno.”

/: Infanet' revenis, :/
/: la kapeton tenis. :/

/: “Paĉjo, aĥ, patreto, :/
/: jen la patrineto! :/

/: Mia panjo kara :/
/: en vestaĵo pura!”:/

/: Kion vi nur facas? :/
/: Panjon vi ne havas! :/

/: Nenies ĉeesto :/
/: kaj nenia vesto!“ :/

/: “Patro, ĉerkon faru, :/
/: min al mort' preparu! :/

/: Anim' al Di' venos, :/
/: korpon tombo tenos. :/

/: Tombo de l'patrino :/
/: post la vivofino.” :/

/: Tuj ĝi malsaniĝis, :/
poste mortpaliĝis,
trian tagon mortis.

infanet_orfigxis.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)