Uzantaj iloj

Retejaj iloj


iom_da_paco

Iom da paco

MelodioRalph Siegel, kantita de Nicole, 1982
Germana titoloEin bißchen Frieden
~ tekstoWie eine Blume am Winterbeginn
~ aŭtoroBernd Meinunger, 1982
E-tradukinto 1Joachim Gießner
E-tradukinto 2Karl Bernhard

Teksto 1

Ja kiel floron ĉe l' vintra komenc' ,
kaj fajron en venta, glacia potenc' ,
kaj kiel pupon, ŝatatan malpli
min tre ofte sentas mi.

Kaj tima mi vidas la nubojn sur l' ĉiel' ,
mi aŭdas la birdojn flugantajn sen cel ,
Mi kantas en tim' pro obskura minac' ,
esperas, ke estu pac' .

Refreno:

Iom da paco, iom da suno
por nia tero, por nia nuno.
Iom da paco, iom da ĝojo,
iom da varmo mi petas por ni.
Iom da paco kaj da revado
kaj por la homoj ne plu plorado.
Iom da paco, iom da amo,
estu l' espero, ne iluzi'! !

Ne pro miaj kantoj ŝanĝiĝas event',
mi estas knabin' nur, kantanta laŭ sent',
senhelpa, soleca, birdet' sen potenc'
kun tim' pro la ŝtorm-komenc' .

Refreno

Teksto 2

Jen kiel la floro en vintrokomenc´
kaj flamoj de fajro dum frosto en vent´,
sentante min pupon pro misa atent´,
mi spertis laŭ mia senc´.

Mi vidas forŝvebi la nubojn de l´ alt'
kaj aŭdas la kriojn de l´ birdoj en vent´;
timante malhelon, kant´ sonu kun sent´,
malpaco fariĝu halt´.

Refreno:

Iom da paco, iom da suno,
por nia tero, iom da lumo.
Iom da paco, iom da ĝojo.
Iom da varmo, deziras mi.
Iom da paco, iom da revo
kaj ke la homoj ne ofte ploru.
Iom da paco, iom da amo
kaj ke esperon ne perdas mi.

Mi scias, aferon ne ŝanĝas la kant´,
mi estas knabino, parolas laŭ sent´.
Soleca birdeto, sen helpo en vent´ –
sentas, ŝtormegos en land´.

Refreno:

Iom da paco, iom da suno,
por nia tero, iom da lumo.
Iom da paco, iom da ĝojo.
Iom da varmo, deziras mi.
Iom da paco, iom da revo
kaj ke la homoj ne ofte ploru.
Iom da paco, iom da amo
kaj ke esperon ne perdas mi.

Kantu, kantu vi kun mi,
por mondpaca harmoni´.
Kantu, kantu vi kun mi,
por mondpaca harmoni´.

iom_da_paco.txt · Lastaj ŝanĝoj: 05.02.2024 19:31 de albrecht