Teksto kaj muziko de Andrej OBREZKOV
Jen mondo je jaro denove oldiĝis,
Sed ĉu maturiĝis?
Sed ĉu feliĉiĝis?
Sed ĉu oni lernis pardoni kaj danki?
Ho, stultaj demandoj. Respondoj ja mankas.
Obstine ripetas erarojn miljarajn
Kruela homaro, malsaĝa homaro.
Kaj spektas la kosmo ĉi ĉion kun tristo -
Ĉu endas simila racio ekziston?
Ja tiuj formikoj, ludantaj per morto,
Kraĉantaj al sorto, strebantaj al forto,
Sin vidas egalaj al kreema Dio,
Sed mem nur detruas, kreante nenion.
Ĉu estas espero je homa survivo
Sen murdi aliajn, sen krei barilojn?
Ve, vanas demando ĝis kiam, subite
La hom' ĉe l'abismo sin trovos, mirite.