Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Teksto | Guthrie |
---|---|
Traduko | Guthrie - Pilger |
Kantas | Duo Espera |
Laŭ la melodio “This land is your land” …
Kiam mi iris sur voj' sen celo,
Jen supre brilis blua ĉielo,
Kaj orregalo estis grena valo:
Jen vasta mond' por ĉiuj ni.
Vagante, spurojn mi sekvis lerta,
Kaj min turmentis soif' dezerta,
Dum mi sopiris, iu voĉo diris:
Jen vasta mond' por ĉiuj ni.
Mi la okulojn ŝirmis per mano,
Kaj mi vidis ondojn de l' oceano,
La suno dronis kaj iu voĉo sonis:
Jen vasta mond' por ĉiuj ni.
Jen via mondo, jen nia mondo,
Kun monta neĝo kaj mara ondo,
De la tropikoj ĝis la polusoj.
Jen vasta mond' por ĉiuj ni.
Jen vasta mond' por vi,
Jen vasta mond' por mi,
Jen vasta mondo por ĉiuj ni.