Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Negrojn suferigis vipo de sklavist' (3-foje) - vidis ĝin John Brown kun trist'.
Glore, glore, hallelujah (3-foje) - vidis ĝin John Brown kun trist'.
Trup' el Virĝini' leviĝis al milit' (3-foje) - por liber' sub lia gvid'.
Glore, glore, hallelujah (3-foje) - por liber' sub lia gvid'.
Aron kuraĝulan venkis la perfort' (3-foje) - al John Brown juĝitas mort'.
Glore, glore, hallelujah (3-foje) - al John Brown juĝitas mort'.
Korpo de John Brown ripozas en la tomb' - sed plu marŝas la spirit'.
Glore, glore, hallelujah (3-foje) - sed plu marŝas la spirit'.
Steloj de ĉiel' rgardas kun estim' - al la tombo de John Brown.
Glore, glore, hallelujah (3-foje) - al la tombo d John Brown.
Li fariĝis la soldat' de Di'-sinjor' - marŝas plu spirit' de li.
Glore, glore, hallelujah (3-foje) - marŝas plu spirit' de li.