Uzantaj iloj

Retejaj iloj


jugoslavio

Jugoslavio

Teksto

La la la la la la, la la la
La la la la la la
La la la la la la, la la la
La la la la la la la la

Pasintjare mi ekvidis vin
Vojaĝante kara belulin’
Nunjare mi ne forgesis vin,
Mi decidis vin viziti,
Ankaŭ ĉijare turisti,
Jugoslavio, Jugoslavio.

Mia apudmara amatin’
Ĉirkaŭbraki mi sopiras vin,
Via koro jam katenis min
Tiras min al silka herbej’,
Vokas min la bunta florej’,
Jugoslavio, Jugoslavio.

Monto, valo kaj milda dekliv’,
Riveretoj, rokoj: mia viv’,
Bluokuloj min jam ensorĉis
Laboristo, kamparano,
Fruktodona Esperanto,
Jugoslavio, Jugoslavio.

jugoslavio.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)