Uzantaj iloj

Retejaj iloj


jukajdi

Jukajdi

E-teksto 3P. Brunet kaj R. Demals

Teksto

Jen studento antaŭ vi
Ju-kaj-da, ju-kaj-di
Ano de l’Akademi'
Ju-kaj-da, kajdi
Esti juna kaj student'
Jen plej gaja vivmoment'

Rekantaĵo:

Jukajdi jukajda
Jukajdi ajdi ajda
Jukajdi jukajda
Jukajdi ajda.

Venas, onkla poŝtmandat'
Jukajda, jukajdi
La unuan de l’monat';
Jukajda, kajdi
La poŝtiston kun honor'
Tiras mi al mia kor'.

Ho, biero kaj kolbas'!
Jukajda, jukajdi
Plena estas mia kas'?
Jukajda, kajdi,
Ho! plezuro kun fraŭlin',
Kiel mi amegas ŝin.

Ĝoji pro la sankta pag',
Jukajda, jukajdi,
Volus mi je ĉiu tag',
Jukajda, kajdi,
Sed la mono, ve, ho ve,
En la poŝo restas ne.

En la mezo de l’monat'
Jukajda, jukajdi,
Mi en l'universitat'
Jukajda, kajdi,
Ofte studas kun fervor'
Ĉar la mono estas for.

Glas' kaj poŝ' malplenaj nun!
Jukajda, jukajdi,
Grava estas mia pun',
Jukajda, kajdi,
Do se mi amuzis vin,
Volu vi regali min.

Teksto 2

Jukajdi, jukajda

Sciu nun, samidean', jukajdi, jukajda,
ke dependas via san', jukajdi kajda,
de regula bonhumor' kaj ĉiama senlabor'
jukajdi kajdi kajda, jukajdi jukajda
jukajdi kajdi kajda, jukajdi kajda.

Laŭ spertita homa kon'
plej utila estas mon'
tial do naskiĝu vi
en riĉega famili'.

La virinoj, jes enver'
taŭgas tre por amafer'
prunteprenu sen cinik'
la edzinon de amik'.

Kaj por peli zorgojn for
taŭgas ĉiam la likvor'
tial trinku kun kuraĝ'
eĉ dum plej maljuna ag'.

Al sanigo de l'stomak'
helpas ĉefe la tabak'
tial fumu dum la viv'
pli ol eĉ lokomotiv'.

Kaj se malgraŭ la princip'
ne plu fumas via pip'
estas tial ke, sen dub',
malpuriĝis ĝia tub'.

Vivu am' kaj bonhumor'
kaj tabako kaj likvor'
Post la vivu kun enu'
dormos ni en tomba fru'.

Teksto 3

Pro l' unua sunradi', jukajdi, jukajda,
Dormo estas for de ni, jukajdi, kajda:
Ĝoja kanto el tendaro,
Tondras kiel la fanfaro.
Ĝoja kanto el tendaro,
Tondras kiel la fanfaro.

Rekantaĵo

Jukajdi, jukajda, jukajdi, kajdi, kajda,
Jukajdi, jukajda, jukajdi, kajda.

Ligu frue en maten', jukajdi, jukajda,
La tornistron per rimen', jukajdi, kajda;
La kor' plena de kuraĝo,
Kaj surdorse la bagaĝo.
La kor' plena de kuraĝo,
Hej, antaŭen kun bagaĝo.

Rekantaĵo

Tra la vasta region', jukajdi, jukajda,
Ne cerbumu pri la mon', jukajdi, kajda;
Ĉiam gaje sur la vojo,
Kantu ni por nia ĝojo.
Ĉiam gaje sur la vojo,
Sonu kanto, vivu ĝojo.

Rekantaĵo

Ĉu hazarde, ĉu destin', jukajdi, jukajda,
Plaĉa loko tentas nin, jukajdi, kajda;
Plej rapide la tendaro
Staru jam sur la kamparo.
Plej rapide la tendaro
Ŝirmas nin sur la kamparo.

Rekantaĵo

Vespermanĝo en natur', jukajdi, jukajda,
Ĉiam estas replezur', jukajdi, kajda;
El la fajro brílas lumo,
El la branĉoj nubas fumo.
El la fajro brilas lumo.
El la nuboj lumas luno.

Rekantaĵo

Ni ne grumblu pri veter', jukajdi, jukajda
Ĉiam estas replezur', jukajdi, kajda;
Ĝuas ni ja de l' favoro,
De konstanta bonhumuro.
Ĝuas ni ja de l' favoro,
De la ĝoj' kaj bonhumoro.

jukajdi.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)