Iris tra arbaro la mamuto bona,

Ĝuis liberecon, stumblis pro la ŝtono.

Muĝis pro doloro, kaj eksvingis voston

Kuris eksaltante, frapis sian rostron
Refreno:

Ho danĝera ŝtono, ŝtono sur la voj'

Se ni piedpremos ĝin

Estos oj-oj-oj…
(2-foje)
Olda onĉjo Toma iris sur vojeton

Stumblis pro la ŝtono, rompis la piedon

Koleriĝis Toma, pro sortaĉo tia

Reen li ekkuris, - rompis la alian
Refreno
La arĥeologo, la maljuna avo,

Trovis la mamuton, en fosita kavo.

Li eksaltis ĝoje apud tia predo, -

Stumblis pro la ŝtono, restis sen piedo.
2-foje: