Uzantaj iloj

Retejaj iloj


kanto_pri_sejt

Kanto pri SEJT

SEJT estis Sovetia E-Junulara Tendaro - simila al BET en Sovetunio.

Teksto

Aŭtun' trapluvis
Kaj degelis vintro
De printempaj tagoj
Pasis gutsonor!
Jen venis ree
Atendata somero,
Denove la verda stel'
Brilas sur nia vel'.

Refreno:

Dum tuta jar', dum tuta jar'
Logis min renkonto.
Dum tuta jar', dum tuta jar'
Revis mi pri SEJT.
Kun amikar', kun amikar'
Enui estas honte
Bonvenu ĝoj, bonvenu ĝoj'
Al nia tendarej'.

Verda lum' de l'espero
En bona kunveno
Kie pro bel' kantoj
Sonas homkorar'.
Ĉie floras ridoj,
Pliboniĝas animoj…
En okuloj ĉiuj vi
Legas sen erar'.

Refreno

kanto_pri_sejt.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)