Uzantaj iloj

Retejaj iloj

kanto_pri_sejt

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.

kanto pri sejt

Aŭtoro Dina LUKJANEC

SEJT estas Sovetia E-Junulara Tendaro - simila al BET en Sovetunio.

Teksto

Mi en ĉiu somer'

Iras al la tendaro,

Amas mi kun tener'

La rondon karan.

Eterne min

Vokas Esperantujo, vokas Esperantujo,

Plej bonvena sur Ter', plej bonvena sur Ter'.

Simpla nur interes'

Faris min batalanto

Por neprega sukces'

De Esperanto.

Kaj ĝojas mi,

Ke mi iras la vojon, ke mi iras la vojon,

Vojon de la progres', vojon de la progres'.

Konvinkiĝis mi jam

Post la SEJT-partopreno:

Estas lingvo por am',

Por la kompreno.

Do, estu SEJT,

Estu ĉiam tendaroj, estu ĉiam tendaroj,

Vivu ni por ĉiam', vivu ni por ĉiam'.

kanto_pri_sejt.1172595382.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)