Aŭtoro | pola popolkanto |
---|---|
E-teksto | Wiesław Tomaszewski |
MIDI | kanto_pri_soldato_senhejmulo.mid |
Noto: Unu el plej malnovaj polaj soldatkantoj el la XV-a jarcento.
Iras tra arbar' soldato, la soldato,
mortetante pro malsato, pro malsato.
Uniformo jam ne nova, jam ne nova,
tra truetoj vento blovas, vento blovas.
La soldato en estimo, en estimo —
ĝis la homoj sentas timon, sentas timon.
Rokompencu bona Dio, bona Dio —
la soldato indas tion, indas tion!