Uzantaj iloj

Retejaj iloj


venu_al_la_nordo

Venu al la nordo

Esperanta tekstoRogier Huurman kaj Gunnar FISCHER
Esperanta plenumoLa VIPoj
Tipoadapto
Originala plenumoLa Perdita Generacio

Laŭ la melodio de la kanto 'lernu' de la Perdita Generacio. Ĝi temas pri la okazaĵoj dum JES 2016/17 en Nortorf, Germanujo kaj estis kantita dum la internacia vespero.

Teksto

Venu, venu al la nordo
ĉe la lagobordo
renkontiĝi en la Junulara E-semajno

kun koncertoj fajnaj
ebriiĝ' verŝajna
ni revidos nin tagmeze en la manĝsalono

montro manĝkuponojn
por la manĝo bona
se vi ĝin ne havas tiam iru al urbeto

je ses kilometroj
aŭ per veturpeto
hastu aŭ vi ne trafos la sekvan programeron

sidu malekstere
lernu ĝis vespere
portu viajn varojn por la festival' de manĝoj

provu ĉiujn landojn
gustaj interŝanĝoj
dancu kaj kalkulu en diskej ĝis nova jaro

Esperantistaro
plonĝas en la maro
kun aŭ sen vestaĵ' ĉu vi jam pagis por ekskurso

buse al la urbo
iom da kulturo
eĉ pli ni aŭskultas dum la ĉi-nokta programo

kantoj pri la amo
Grezijona spamo
aĉaj programeroj buas en la mikrofono

mu en Tokipono
Sveda violono
poste klaĉi kun novaj amikoj en trinkejo

kinejo aŭ ludejo
aŭ gufuja teo
kaj ni festos ĝis la nokto- nokto-
nokto- nokto- nokto- nokto- noktofin'!

venu_al_la_nordo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)