Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Muziko | slovaka popolkanto |
---|---|
Origina titolo | Spievanky, spievanky |
MIDI | kantoj_vi.mid |
El 'Kantoj por ĝojo', eldonis KAVA-PECH, 2003. Publikigita en revuo “Rondo Familia”, n-ro 10, 2003.
D
Kantoj vi, de kie
A
iam vi devenis?
Ĉu el ĉiel' vi falis,
Em A7 D
ĉu l'arbar' vin kreis?
Nek el ĉiel' ni falis,
nek arbar' hejmlando,
el animoj junaj
kreskis ĉiu kanto.
Kantu nun jubile,
kantu vi, birdeto,
kun plezur' ni kantos
kune sur vojeto.
E-teksto | Joachim GIEßNER |
---|
Kantoj vi, de kie iam vi devenis?
Ĉu el ĉielo falis, ĉu l’arbaron plenis?
Nek el ĉiel’ ni falis, nek arbar’ hejmlando,
el animoj junaj kreskis ĉiu kanto.
Kantu nun jubile, kantu vi, birdeto,
kun plezur’ ni kantos kune sur vojeto.