Muziko | popola |
---|---|
E-teksto | Kálmán KALOCSAY |
MIDI | kara_patrin.mid |
Kara patrin', kara patrin'
aŭdu mian peton!
Per silka jup', per silka jup'
Vestu filineton'!
Silka jupo, hej, haj,
Kun rubando bela.
Ĝi decas, decas, decas (2-foje)
Al knabin' fiera!
Kara patrin', kara patrin'
aŭdu mian peton:
Per skolta vest', per skolta vest'
vestu la fileton!
Skolta vesto, hej, haj, el koloro bruna.
Ĝi decas, decas, decas (2-foje)
Al bravulo juna!