Esperanta teksto | G. O. KARLSSON |
---|---|
Tipo | traduko |
Originala titolo | Slottet och kojan |
Originala teksto | Anna Maria Lenngren |
Kampara kabaneto
vi estas mia dom'.
Sed nur en humileto
eniras vin la hom'.
Ne alte kaj impone
vi montras al ĉiel'.
Sed staras fanfarone
proksime la kastel'.
Loĝadas grandsinjoro
en tiu granda dom'.
Mi dormas sen angoro,
sed ne la alta hom'.
Li kortegano estas
kun grandioza stel'.
Sed tion mi atestas:
malĝojas la nobel'.
Trankvile ĉe l' dometo
mi sidis en vesper'.
Jen — lia hundareto
bruadas tra l' aer'.
Li venas promenante
kaj baldaŭ pasas for,
dum mi en ĝoj' kantante
diservas el la kor'.
Kanteto simpla estas,
verkita de mi mem,
per kiu nun mi festas
vespere en pacem'.
Enhavo de la kanto:
“Al Dio estu dank'
por help' al suferanto,
por sav' el ĉiu mank'.
La kanton aŭskultante
li stans, la sinjor'.
Mi mute salutante
la ĉapon levis for.
Ekĝemo pro doloro
audiĝis en vesper'.
Mi pensis: “Ho, sinjoro,
vi estas en sufer'.”
Signifas ja la ĝemo:
“Por via gaja kor'
mi tuj sen hezitemo
kastelon donus for.”
Rigardis mi miranta
al Dio en ĉiel',
al Dio ja zorganta
pri domo kaj kastel'.