Uzantaj iloj

Retejaj iloj


katjusxa

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----



Katjuŝa

TekstoM. Isakovskij
MuzikoM. Blanter
E-tekstoKonstantin GUSEV

Unu el la plej konataj rusaj kantoj.

Teksto


Em H7
Pomajn florojn vento milde tuŝas,
Em
la nebuloj flosas sur river' .
Em C G E7 Am6 Em E7
Sur la krutan bordon nun Katjuŝa
Am Em H7 Em(H7)
sola iras en la primaver' .
(sola iras en printempa verd' )

.
Sola iras, kante prisopiras
stepan aglon, kiu flugis for,
kaj amaton, kiun ŝi aspiras,
kies vortojn tenas en la kor' .

Ho, kanteto, kanto junulina,
flugu altan vojon de la sun'
kaj la karan en la for' landlima
de Katjuŝa korsalutu nun.

Li revidu ŝin de malproksime
kaj reaudu kanton ŝian tuj.
Kiel amon gardas ŝi anime,
tiel zorgu li pri la patruj' .

Pomajn florojn vento milde tuŝas,
la nebuloj flosas sur river' .
Sur la krutan bordon nun Katjuŝa
sola iras en la primaver' .
(…sola iras en printempa verd'…)

Varianto

Jam printempo blovas tra la arboj
Nova vivo venas el la Ter'.
Tra la kampoj venas jen Katjuŝa,
laŭ la gaja fluo de l'river'.

Katjuŝa aŭdigas mildan kanton,
kun malĝojo rememoras ŝi:
iam al ŝi kantis ĝin amanto,
kiu estas malproksime nun.

Katjuŝa ridetu nun al vivo,
belaj tagoj ja atendas vin,
la amanto baldau ja revenos
en vilaĝa festo dancos vi.


-ls-

Eksteraj ligoj

katjusxa.1279888607.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)