Muziko | slovaka popolkanto |
---|---|
Origina titolo | Kde si bola, kde si bola |
MIDI | kie_estis_kie_restis.mid |
Kie estis kie restis,
/::vi, karulin' mia?::/
Mi vespere, vane serĉis
/::vin en hejmet' via.::/
Paŝtis ja mi, paŝtis ja mi,
/::en la vaľ pavaron.::/
Ne kreskadis herbo tie
/::jam la sepan jaron.::/
Sed la okan, sed la okan
/::trifoli' estiĝis.::/
Tie mia ĉevaleto
/::ĝis plensat' paŝtiĝis.::/
Ĉu vi donis al ĉevalo
/::iom da furaĝo?::/
Donis mi jam,sub fenestron
/::gvidis ĝin kuraĝo.::/
Ĉu vi donis, al ĉevalo
/::akvon el sitelo?::/
Donis mi jam trinki al ĝi
/::en river-vadejo.::/
Ĉu vi donis, ĉu vi donis
/::al ĉeval' avenon?::/
Donis mi jam, karuleto,
/::lasu la zorgemon!::/