Uzantaj iloj

Retejaj iloj


kion_havas_en_maneto

Kion havas en maneto

Muzikoslovaka popolkanto
Origina titoloDievča, dievča, čože to máš
E-tekstoJán VALAŠŤAN - DOLINSKÝ
KantasQexteto Esperanto
MIDIkion_havas_en_maneto.mid

Teksto

Kion havas en maneto
vi, ĉarmega knabinet?
Rozon por vi, ho fraŭleto,
mi ĝin trovis sur vojeto.

Knabineto kristalblanka,
al vi sole edzo mankas.
Al mi mankas edzineto,
estu mia, knabineto!

Knabinet', anĝelo vere,
ĉu mi trovos vin vespere?
Sub pomarbo, sur benketo
sidos mi en ĝardeneto.

Mia griza kolombino,
mi vin amas de knabino;
de la infanaĝ' tenera,
el la koro plej sincera.

kion_havas_en_maneto.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)