Uzantaj iloj

Retejaj iloj


kiu_jen_auxdigas_sin

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Kiu jen aŭdigas sin?

Muzikogermana popolkanto
E-tekstoZanoni
Origina titoloHorch, was kommt von draussen, rein
MIDIkiu_jen_auxdigas_sin.mid

Teksto

Kiu jen aŭdigas sin?
Holla — hi, holla — ho,
Eble mia belknabin'?
Holla — hi, ahó.

Preterpasas sen atent',
Holla — hi, holla — ho,
Cu min trompis aŭda sent'?
Holla — hi, ahó!

Ofte oni mokis min:
„Mankas al vi amatin'!“ —
ili diru kion ajn,
Juĝas sole laŭ la ŝajn'.

Jenon mi konfesas jam:
Stranga estas mia am';
Sola mia amatin'
Min rifuzas kun obstin'.

Dum geedza ŝia fest'
Decos min funebra vest'.
En solec' per forta plor'
Malpeziĝos mia kor’.

Post sufer' kaj vivofin'
Al tombejo portu min.
Sur la tombo pro memor'
Kresku miozota1) flor'.

1) En germana lingvo “miozoto”

"Ne-forgesu-min!"

kiu_jen_auxdigas_sin.1703147685.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 de 127.0.0.1