Uzantaj iloj

Retejaj iloj


knabino_kaj_mi

Knabino kaj mi

TekstoF.A. DAHLGERN
E-tekstoE. MALMGREN
Origina titoloÅ jänta å ja

Teksto

Knabino kaj mi, knabino kaj mi
Sur la kampara vojo kaj mi.
Knabino kaj mi, knabino kaj mi
Sur la kampara vojo.
En frua mateno trovis mi ŝin,
La sun’ sur la ĉielo brilis sen fin’
Kaj bela ŝi estis sen iu lim’.
Sed koro! kien vi flugis?

Knabino kaj mi, knabino kaj mi
en la johana nokto kaj mi.
Knabino kaj mi, knabino kaj mi
en la johana nokto.
Mi trovis ja ŝin sprucantan de ĝoj’
kaj en la aer’ odor' de levkoj’,
neniam mi tiel gaja sur la voj’
promenis en bela nokto.

Knabino kaj mi, knabino kaj mi
En la kamparpreĝejo kaj mi.
Knabino kaj mi, knabino kaj mi
En la kamparpreĝejo.
Kaj pri reciproka am’ por etern’,
Kaj pri la ador' ĝis lasta la tern’
Promesis mi sub altara lucern’
En eta kamparpreĝejo.

knabino_kaj_mi.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)