Muziko | Martín Castro |
---|---|
Esperanta teksto | Martín Castro |
Esperanta plenumo | Martín Castro |
Tipo | nova teksto |
Originala titolo | Kontraŭdiroj |
Originala plenumo | Martín Castro |
Originala teksto | Kontraŭdiroj |
Tra la verda hararo de la arboj
eksalutas la naskiĝinta sun',
sed vi volas nun
ke aperu la lun'
kaj ke mia rido, estu via.
Tra la bela kamparo de mia lando
eksonoras kantoj de birdar',
sed vi volas nun
sidi ĉe la mar'
kaj ke mia kiso estu via.
Tio ne eblas nun bedaŭre, bedaŭre
ĉar mia poezi' hejmas jam.
Tio ne eblas nun bedaŭre, bedaŭre
ĉar mia poezi' hejmas jam.
(Oni ripetas la duan strofon)
Kun la belaj koloroj de la floroj
ekaperis nia ĉielarko nun,
belegas mia sun'
vokadas mia lum'
kaj do, mia kanto ne estas via.