Uzantaj iloj

Retejaj iloj


kontraudiroj

Kontraŭdiroj

Kontraŭdiro estas kanto de Julián Hernández ĉe la disko Juliano Kantas.

MuzikoJulián Hernández
Esperanta tekstoJulián Hernández
Esperanta plenumoJulián Hernández
Tipo nova teksto

Teksto

Ŝajnas ke niaj plendoj kaj konfliktoj ne solveblas,
ĉiam estas kontraŭdir´, ĉiam estas kontraŭdir´.
Ŝajnas ke la amo kiu momente nin inspiris
jam disfalis ĝis la mort´, restas sen valor´.

La ĉiutagaj faktoj ne aliigas niajn intencojn
malgraŭ la klopodoj, ni ne venas en konsenton,
niaj esperoj certe estas aliloke, tion ni akceptu
temas pri grava konsilo de nia viv´.

Sendube nia breĉo neniam estos plenigita
kataklismo atakas nin, ni pli bone savu nin.
Ni iras dudirekten, trairas malsamajn vojojn
Disde unu de la ali´, unu de la ali´.

Certe la feliĉo kiun ni ĝuis jam forflugis.
Mankas la ligilo kiu kunigis niajn aferojn.
Ni bonvenu la distancon kaj ni diru “Ĝis revido”.

Refreno:

Renkontindas alia vojo en la viv´.
Renkontindas alia vojo en la viv´.

Refreno:

Kontraŭdiroj, kontraŭdiroj,
Ĉiam estas kontraŭdiroj.
Kontraŭdiroj, kontraŭdiroj,
Ĉiam estas kontraŭdiroj.

En mia vivo, en via vivo, kontraŭdiroj.

kontraudiroj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)