Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Muziko | Roberto PIGRO |
---|---|
Esperanta teksto | Roberto PIGRO |
Esperanta plenumo | Roberto PIGRO |
Tipo | nova teksto |
Originala plenumo | Roberto PIGRO |
Originala teksto | Roberto PIGRO |
Kristnaska kanto, originale verkita en Esperanto fine de 2012 (ne temas pri traduko), kadre de bonfara agado. La kanton aranĝis kaj kantas la itala artistino Cristina Casella. Oni kolektis pli ol 200 eŭrojn, kiuj estis senditaj al la asocio “Save the children” (Savu la infanojn). Pli da informoj pri la muzika projekto: http://kredukristnaskon.weebly.com/
Frato kaj fratino
kantas jam
melodion tre dolĉan, dum
patro kaj patrino
kisas jam
unu la alian kaj alvenas…
Refreno:
La nokto, en kiu
la vivo mem renaskiĝas
(…la nokto, en kiu…)
la koro mem renoviĝas
kredu Kristnaskon
kredu je mondo pli bela.
Avo kaj avino
ridas jam
onklo krias, ke neĝas, dum
kato kaj katino
dormas jam
sen konscii, ke alvenas…
Refreno:
La nokto, en kiu
la vivo mem renaskiĝas
(…la nokto, en kiu…)
la koro mem renoviĝas
kredu Kristnaskon
kredu je vivo pli vera.
La nokto en kiu
la vivo mem renaskiĝas
(…la nokto, en kiu…)
la koro mem renoviĝas
kredu Kristnaskon
kredu je mondo pli vera.