Muziko | Farin URLAUB, Bela B. FELSENHEIMER |
---|---|
Esperanta teksto | Gunnar FISCHER |
Esperanta plenumo | La VIPoj |
Tipo | adapto |
Originala plenumo | Die Ärzte |
Originala teksto | Farin URLAUB, Bela B. FELSENHEIMER |
Tiun kanton la VIPoj verkis kaj prezentis dum la 10a JES 2018/19 en Hirschluch (prononcu: hirŝluĥ) en Germanujo. Por sia alia grupo “La Kuracistoj” Gunnar siatempe verkis verajn tradukojn de kantotekstoj de “Die Ärzte”.
Eblas vere ĉio - fine de la jar'
organizi jen defio - meze de arbar'
alkoholo el Pollando ĉiutage nokta ĝu'
kaj la JES-orelŝtopiloj kontraŭ festo-bru'
Refreno:
En nia koro sonas krio por etoso
organizantoj agas nun en harmoni'
ni amuziĝas en strukturo, ne ĥaoso
ni ĝojas festi kun vi unu nokton pli
Oh-oh-oh – Hirschluch!
Komitatkunsid' de TEJO – dormas ĉiu hom'
ludoj, aligatorejo – en alia dom'
se “neestasinterreto”, kiel komuniki nur?
Ĉu paroli al vizaĝo aŭ per mesaĝomur'?
Refreno:
En nia koro sonas krio por etoso
organizantoj agas nun en harmoni'
ni amuziĝas en strukturo, ne ĥaoso
ni ĝojas festi kun vi unu nokton pli
Oh-oh-oh – Hirschluch!
Refreno:
Ĉijare JES okazas jam la dekan fojon
ne eblas plendi pri etoso aŭ team'
memstare kaj malferme sekvu vian vojon
pri kantoj zorgos VIPoj kaj vi pri program'
Refreno:
En nia koro sonas krio por etoso
organizantoj agas nun en harmoni'
ni amuziĝas en strukturo, ne ĥaoso
ni ĝojas festi kun vi unu nokton pli
Oh-oh-oh – Hirschluch! - Hirschluch! - Hirschluch!