Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Muziko | popola melodio |
---|---|
Teksto | Sándor Petőfi |
E-teksto 1 | Kálmán Kalocsay |
E-teksto 2 | Antono SAMAK |
Origina titolo | Befordúltam a konyhára |
MIDI | kuirejon_mi_rapidis.mid |
Versaĵo de Petőfi Sándor
Befordúltam a konyhára,
Rágyújtottam a pipára …
Azaz rágyujtottam volna,
Hogyha már nem égett volna.
A pipám javában égett,
Nem is mentem én avégett!
Azért mentem, mert megláttam,
Hogy odabenn szép leány van.
Tüzet rakott eszemadta,
Lobogott is, amint rakta.
Jaj, de hát még szeme párja,
Annak volt ám nagy a lángja!
Én beléptem, ő rám nézett,
Aligha meg nem igézet!
Égő pipám kialudott,
Alvó szívem meggyulladott.
Kuirejon mi rapidis,
Mi la pipon ekbruligis
Estus mi ekbrugilinta,
Se ne estus ĝi brulinta.
Mia pipo brulis bone
Mi ne tiali iris, ho ne.
Mi eniris, ĉar mi vidis,
Ke knabino tie sidis.
La aminda fajron faris.
Jam la fajro gaje knaris.
Sed pli grandaj, brilaj bruloj
Estis ĉe ŝi, en okuloj.
Alrigardis ŝi serene,
Kaj ensorĉis ŝi min plene.
Estingiĝis pip' brulanta
Kaj ekbrulis kor' dormanta
Kuirejon mi eniris,
Kaj la pipon mi fajrigis…
Mi ja estus fajriginta,
Se ne estus ĝi brulinta.
Bone brulis mia pipo,
Ruzis mi per mimo-tipo!
Mi eniris, ĉar ekvidis,
Belulino tie sidis.
Ŝi, la linda, fajron nutris,
Kaj la fajro flame brulis;
Sed en ŝia okulparo
Pli superas flama fajro!
Mi enpaŝis, ŝi min spektis,
Kaj mi tuj ravita estis!
Pip’ brulanta estingiĝis,
Kor’ dormanta ekflamiĝis.
Kuirejon mi eniris,
Pipon fajri mi deziris,
Jes, mi fajrus ĝin per ŝtipo,
se ne brulus mia pipo.
Tiu pipo brulis bone,
Mi ne tial iris, ho ne.
Belulino tie sidis,
Iris mi, ĉar ŝin mi vidis.
La aminda fajron metis,
Ŝipoj flagre jam kraketis,
Sed pli grandaj fagraj bruloj,
Estis ĉe ŝi en okuloj.
Ŝi min alrigardis arde
Certe sorĉis min rigarde.
Brula pipo endormiĝis,
Dorma koro enflamiĝis.
(tradukinto nekonata)
</WRAP>