Uzantaj iloj

Retejaj iloj


kunikloj

Kunikloj

Teksto

Mi havas kuniklon kun blanka harar'
se mi havus plian, tiam jam estus par'.
La di dan la di dan dej.

Ho, panjo, vidu, mi feliĉul':
mi trovis kuniklon kun blua okul'.
La di dan la di dan dej.

Mi havas dek kuniklojn de blanka kolor'
se vi volas unu, mi vendas ĝin for.
La di dan la di dan dej.

Etaj kunikloj rigardas al mi
se mi ilin nombras jam estas dektri.
La di dan la di dan dej.

Kvardek kuniklojn kun blanka etvost'
vi povas aĉeti por malalta kost'.
La di dan la di dan dej.

Sescent kunikloj - ho kia labor'.
Ili estas brunaj nigraj grizaj blankaj
aŭ de alia kolor'.
La di dan la di dan dej.

kunikloj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)