Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Teksto | István S. NAGY |
---|---|
Muziko | Levente SZÖRÉNYI |
Hungara kanto “Rohan az idő”.
Kuregas la temp',
pasas la somer'.
Tenas la aŭtun',
forpasas la ĝoj-sezon kaj jam
regas malĝoj', kaj malesper'
vana sopirad'.
Kuregas la temp',
pasas la aŭtun',
jaroj flugas for,
vanas ĉiu pen' por bremsi ĝin,
ĉar per flugil' - kun ventrapid'
de la temp' - kuras ĉio plu.
Venu do, rapide ho,
ja vin ĉiam, lulos la am'
de mia flama kor'
tremanta de plor'.
Venu do, ĉar post certa temp'
restos nur pent' kaj nia sent'
sub cindro dormos plu en malesper'.
Kuregas la temp'
pasas la aŭtun',
jaroj flugas for,
vanas ĉiu pen' por bremsi ĝin,
ĉar per flugil' - kun ventrapid'
de la temp' - kuras ĉio plu,
kuras ĉio plu.