Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_biciklo

La biciklo

Teksto

Refreno:

La biciklo, laŭ mi la plej bona ilo
ĉion malbonan forgesas mi
dank'al tio en Esperantion volas rajdi mi
La finan venkon atingi per ĝi

Venkon super imperiismo
Super egoismo, super militemo
Super nekomprenemo, favore al respektemo
Al senfina amo kaj al pacamo

Biciklante sonĝas mi pri pli bona mondo
La homaro dancu en unu granda rondo
Mi sonĝas pri israelanoj kaj palestinanoj
Fariĝu respektemaj, bonaj fratoj

Mi sonĝas pri tio, ke la scienco sin dediĉu
Al veraj bezonoj
Al serĉi solvon por malsato
Ĝi ne plu kreu grandajn kanonojn kaj pafilojn, supersonajn aviadilojn
Kaj atombombojn
Ne plu pleniĝu pliaj tomboj
da senkulpaj viktimoj
Trafitaj far la homa agresemo
kaj senkialaj timoj

Ĉiu kun sia lingvo
Kaj por ĉiuj unusola interkultura kompreno eblas nur
Per unueco parola
Komprenon sekvas amo, kaj amon sekvas paco

Kvankam forte staras la muroj de miljaroj
inter la popoloj dividitaj
ja dissaltos la obstinaj baroj
Per la sankta amo disbatitaj

Biciklante vekiĝas mia ena infano
Biciklante vekiĝas mia al-homa-amo
Biciklante liberiĝas mia sonĝivo
Biciklante fariĝas plej agrabla mia vivo (2x)

---(longa paŭzo)

Refreno

La biciklo, laŭ mi la plej bona ilo
ĉion malbonan forgesas mi
dank'al tio en Esperantion volas rajdi mi
La finan venkon atingi per ĝi

Ĉiu kun sia lingvo
Kaj por ĉiuj unusola interkultura kompreno eblas nur
Per unueco parola
Komprenon sekvas amo, kaj amon sekvas paco

Venkon super imperiismo
Super egoismo, super militemo
Super nekomprenemo, favore al respektemo
Al senfina amo kaj al pacamo

Kvankam forte staras la muroj de miljaroj
inter la popoloj dividitaj
ja dissaltos la obstinaj baroj
Per la sankta amo disbatitaj

Eksteraj ligoj

la_biciklo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)