Muziko | José Luis Perales |
---|---|
Esperanta teksto | Alejandro Cossavella |
Esperanta plenumo | Alejandro Cossavella |
Tipo | traduko |
Originala plenumo | Jеanette |
Originala teksto | José Luis Perales |
Tre populara kanto,tradukita al pluraj lingvoj, originale en la hispana Porque te vas.
Nun tra la fenestro brilas sun´
sed ĉe la kor´
ja tristas sentoj
ĉar vi baldaŭ iros for
Vi iros for
Kvazaŭ ĉiunokte vekas mi
sed la horloĝ´
nur montras triston
ĉar vi baldaŭ iros for,
vi iros for
Refreno:
Ĉiuj la promesoj de la kor´ forflugos kun vi
Forgesos vi, pri nia am´
Ĉe l´ malnova kaj´ mi ploros vane
kvazaŭ infan´, pro nia am´
Vi iros for…
Sub la pala lumo de la lun´
dormetas jam
la sunradioj de l´ estonta fantazi´
Dormetas jam
Apud la montriloj de horloĝ´
atendas nun
la ĝojmomentoj de imagita paradiz´
Atendas nun
Refreno
originala (1976)
la franca
brazile
la meksika
la rusa