Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_kerlinfano

La kerlinfano

TekstoAlbrecht RODENBACH
MuzikoJef Van HOOF
E-tekstoJuul KARNAS

Teksto

De kiu vi alvenas
tra pluv’ kaj uragan’?
De kie vi alvenas
tutsole, blondinfan’?

Forĝisto de l’arbaro,
mi venas el la val’,
en kiu patro luktis
kaj mortis dum batal’.

Li mortis kun honoro,
patreto via, knab’;
sed kion vi jen kaŝas
sub via bluza drap’?

Forĝisto, estas pecoj
de l’ patra, bona glav’;
vi ĝin por mi reforĝos,
ĝi estas mia hav’.

Mi forĝos ĝin pli forta
ol svingis patra man’.
Sed ĝi pro kio servos?
vi estas nur infan’.

Forĝisto el arbaro,
malsaĝa vi person’,
Je Lo! mi patron venĝos
per sango de Valon’.

la_kerlinfano.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)