Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_kri

La Kri' kaj Mia Bonnie

E-teksto F.D. Murphy

Laŭ la muziko de “My Bonnie is over the ocean”
La unua versio estas Esperanta “popolarta”, la dua estas traduko de la origina kanto.

teksto-1: La kri'

G
Sur montoj kaj step' indianoj
D
ĉasadas kun ruĝfamili'.
G
Kaj se vi postulas parolon,
C D G
kanjono respondas per kri':

Refreno:

G C D G
Esperanto estas la lingvo por ni, por ni,
G C D G
Esperanto estas la lingvo por ni.

En densa Afrika ĝangalo
sovaĝaj nigruloj sen Di'
jam solvis la lingvan problemon,
per tam-tam' disiĝas la kri':

Refreno

Ĉe norda poluso eskimoj
Loĝadas en neĝo glaci`
Kaj kiam parolo necesas
Trans blanka dezert` sonas kri`

Refreno

Sur tuta ĉi vasta terglobo,
en urboj de ĉiu naci'
troviĝas la samideanoj,
soniĝas la tutsama kri':

Refreno

Indianoj, eskimoj, nigruloj,
urbanoj, kaj buboj, kaj ni
jam uzas la Zamenhof-lingvon,
do vivu, prosperu la kri':

Refreno

teksto-2: Mia Bonnie


La nomon 'Bonnie' prononcu: 'Bani' !

Post mar' mia Bonnie forestas, post la oceana senlim'
Post mar' mia Bonnie forestas, revenu li el malproksim' .

Refreno

Ho, revenu, venu li el malproksim' al mi
Ho, revenu, revenu li el malproksim' !

Ekblovu la ventoj el maro, al la oceana senlim'
Ekblovu la ventoj el maro, redonu lin el malproksim' !

Refreno

Dum nokto pasinta mi sonĝis kaj tial min pezas la tim'
Ke plu mia Bonnie ne vivas, pereis li en malproksim' .

Refreno

Teksto 3

Post longa penad' kaj turmento,
jes, venis ja fine la tag';
Ekflirtis en freŝa la vento
tutmonde la verdstela flag':

Refreno:

Esperanto - estas la lingvo por ni, por ni!
Esperanto - ja estas la lingvo por ni !

Sur monto, en val' fruktodona,
en urbo, vilaĝ' kaj kampar',
eksonis la kanto belsona.
de nenombrigebla fratar':

Refreno

En neĝo ĉe globaj polusoj,
en varmo de granda ĝangal',
ĉe ĉinoj kaj angloj kaj rusoj,
triumfis la akra signal':

Refreno

Survoje de fora stelaro,
raketoj en grandformaci',
urĝadis tra spaca la maro
gvidataj al teron de l'kri':

Refreno

En Unuiĝintaj Nacioj
de tuta la delegitar'
audiĝis tre laŭte la krioj
sen helpo de tradukistar':

Refreno

Eĉ Breĵnev kaj Carter kunsidis
kun Hua en ĉina hotel',
babilis kaj ludis kaj ridis
kaj kantis sub verda la stel':

Refreno

“Neniam plu lingvaj problemoj
kaŭzigu militon en mond'!”,
proklamis la tri' kun manpremoj
kaj kantis denove en rond' :

Refreno

Varmkora estiĝis la mondo,
paciĝis ja ĉiuj popol',
influe de granda la rondo
marŝanta sub verda simbol':

Refreno

Jes, bela fariĝis surtera
la vivo de ĉiaj estaĵ',
ŝanĝiĝis la tempo mizera
per helpo de verda miraĵ':

Refreno

malrapide!
Subite de l'tuta epoko
plu restis neniu ol mi,
ĉar el la ĝardeno de l'koko
eksonis vekiga la kri':

Esperanto - estas la lingvo por ni, por ni!
Esperanto - ja estas la lingvo por ni!

Eksteraj ligoj

la_kri.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)