Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_monakejo_de_sankt_arjano

La monakejo de Sankt Arjano

TekstoFrans de Cort
E-tekstoJuul KARNAS
Origina titoloHet Klooster van Sint Arjaan

Teksto

Linjo plendis: „Granda Di’,
Sole vivi mi ne povas…
Monakejon iru mi.”
„Aŭdu, mi konsilon trovas:

Refreno:

Monakejon de Dankt Arjano
Vi eniru do, infano!
Ŝuoparoj, laŭ la rit’,
Staras du sub ĉiu lit’!”

Ŝin surprizis la decid’,
Ruĝiĝante ŝi sopiris,
Dum Vilhelmo sen hezit’,
Al la kara Linjo diris:

Refreno

„Diru, ĉu la pentofar’
Estas dolĉa aŭ amara?”
Monakeja regular’
Al vi plaĉos, mia kara.

Refreno

„Ĉu en Di-benata hal’
Estus mia rob’ modesta,
Kaj tutsimpla, sen detal’?”
„Taŭgas ja la plej modesta.

Refreno

„Se laŭ via ja kombin’,
Mi submetus min al beno,
Kiu enkondukus min?”
„He, la pastro kaj skabeno!

Refreno

„Jes, sed vi?” ŝi diris plu,
Mi kuniros, se ne ĝenas,
Ĉar sublita ĉiu ŝu’
Certe al pied’ konvenas.

Monakejon de Sankt Arjano.
Kune iru ni, infano,
Ŝuoparoj, laŭ la rit’
Staras du sub ĉiu lit’!”
la_monakejo_de_sankt_arjano.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)